Etnofederaciismo

Etnofederaciismo[1] estas etne bazita federacia sistemo de tutŝtata regado, en kiu la federaciaj regionaj aŭ subŝtataj unuoj estas difinitaj laŭ kriterioj de etneco. Trajtoj de etnofederaciismo troviĝis en diversaj landoj, inkluzive Etiopion, Nepalon, Pakistanon, Sud-Sudanon, Jugoslavion, kaj Sud-Afrikon en la epoko de apartismo (vd. Bantustanon).

Etnofederaciaj sistemoj estis kreitaj pro la strebo akomodiĝi al postuloj pri etna aŭtonomio kaj mastrumi interetnajn streĉecojn ene de ŝtato. Ili ne ĉiam sukcesis je tio: problemoj strikte kunrilataj kun la konstruo kaj mastrumado de etna federacio kondukis ĉe kelkaj ŝtatoj aŭ subdividoj de ŝtato al secesio, efektivigo de aŭtoritatisma subpremado, etnokratio, etna segregacio, transigo de loĝantaroj, enlanda fuĝo, etna purigado kaj/aŭ eĉ etne bazitaj atakoj kaj pogromoj.

  1. Liam D. Anderson (2016), "Ethnofederalism: The Worst form of institutional arrangement...?", Academia

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search